Evoluo kaj funkciado de la memstara uzo de afiksoj en Esperanto. Prelego de Philippe Planchon
Автор: CED Interlingvistiko / Interlinguistics
Загружено: 2024-09-16
Просмотров: 92
Описание:
Prelego okazinta kadre de la 46-a Esperantologia Konferenco de CED, Aruŝo/Tanzanio, 2024.
La afiksoj estas grava parto de Esperanto, kiu kontribuas al la aglutina karaktero de la lingvo. Fakte, ekzistas multaj afiksoj: 41 oficialaj, pli ol 60 ne-oficialaj (maloftaj aŭ teknikaj), kaj ĉ. 30 prepozicioj uzeblaj kiel prefiksoj (vidu WENNERGREN, 2020 [2005]). Aliflanke, Esperanto havas ankaŭ izolecan karakteron, tiel ke dekomence, afiksoj ekricevis memstaran uzon (eblo 1888, eco 1891...). Ekde tiam, tiu procezo tre rapide plietendiĝis (ree, eksa, ina, iĝi...). Ni konsideros la evoluon de tiu fenomeno, per esploro de korpusoj (i.a. Tekstaro) kaj leksikografiaj fontoj DUC‐GONINAZ & ROUX (2020 [1970]). Kiel klarigi la sukceson de tiuj formoj? Kiel ili funkcias laŭ semantika vidpunkto? Fakte, afiksoj povas esti pli malpli polisemiaj (re-, -ist, -um...), kaj modifi diversmaniere la interpreton de la radiko, eĉ male de la principo de kunmetado de Frege (ekz-e iu grupo da homoj ne estas iu homaro). Pro tio, la memstara uzo de la afiksoj ofte havas tre ĝeneralan signifon (eco, ejo, aro...), sed tiu efiko estus same ebla per sinonimaj radikoj (kvalito, loko, grupo...). Ni pritraktos korpusajn ekzemplojn por klarigi la apartan utilecon de tiuj formoj (tiel ke eco ≠ kvalito, ejo ≠ loko, aro ≠ grupo...). Tiucele, necesos ankaŭ fari
komparon kun sintezaj formoj, tiel ke aro da arboj ne estas arbaro, kaj kompreneble ina nomo ne povas esti *nomino. Por tiu esploro, ni aparte utiligos la konceptojn ellaboritajn kadre de la enunciativa teorio de CULIOLI (2018/2020), ĉar laŭ tiu teorio, la semantikaj rilatoj inter la vortoj estas spuro de mensaj operacioj de la lingvo-parolantoj.
Повторяем попытку...
Доступные форматы для скачивания:
Скачать видео
-
Информация по загрузке: