Liberiĝi de Interlingvistiko, Prelego de Jouko Lindstedt
Автор: CED Interlingvistiko / Interlinguistics
Загружено: 2024-01-25
Просмотров: 50
Описание:
Prelego okazinta kadre de la 45-a Esperantologia Konferenco de CED, Politecnico di Torino, 2023.
Resumo:
Esperantologio kutime estas prezentata kiel branĉo de interlingvistiko (aŭ planlingvistiko). Malgraŭ la evidenta interligo inter la du sciencaj fakoj, la interlingvistika aliro al Esperanto povas ofte limigi esplortemojn kaj prezenti Esperanton en malĝusta lumo en la pli vasta kampo de lingvistiko. La ofta esprimo ‘artefaritaj lingvoj, ekzemple Esperanto’ estas misgvida, ĉar ĉiuj aliaj internaciaj helplingvoj proponitaj restas tre malmulte uzataj kaj tial vivas en tute alispeca socia realo. Esperanto estas nur historie interesa por la planado de internaciaj helplingvoj, ĉar en ĝi troviĝas trajtoj, kiuj nuntempe ne estus dezirindaj en tia lingvoplanado (akuzativo, deviga transitiveco / netransitiveco de la verboj, difina artikolo, ĝenerala eŭropcentrismo). Aliflanke, Esperanto ne tre similas al la lingvoj konstruitaj por literaturaj kaj aliaj artaj celoj.
La interlingvistika aliro maskas la fakton, ke la pli granda parto de la strukturo de Esperanto estis neniam planita eksplicite. Ĝi ankaŭ ne estas la ĝusta kunteksto por la esplorado de la lingva komunumo kun propra kulturo; de la neplanitaj, spontaneaj ŝanĝiĝoj en la lingvo; de la denaskaj parolantoj; de la parta simileco kun kreolaj kaj aliaj kontaktlingvoj.
La angla estas ĝermana lingvo sed la grandega plimulto de la sciencaj studoj pri la angla tute ne bezonas ĝermanan historian lingvosciencon; Esperanto estas planlingvo, sed la plimulto de esperantologio ne bezonas interlingvistikon / planlingvistikon kiel sian sciencan kuntekston.
Повторяем попытку...
Доступные форматы для скачивания:
Скачать видео
-
Информация по загрузке: