Esperantujo, ekzemplo de transnacia komunumo. Prelego de Laetitia Bert
Автор: CED Interlingvistiko / Interlinguistics
Загружено: 2024-08-29
Просмотров: 57
Описание:
Prelego okazinta kadre de la 43-a Esperantologia Konferenco de CED, 2021.
Resumo: Tiu prelego celas cerbumigi nin pri kio estas komunumo, kaj kio funde ebligas al Esperantujo esti komunumo.
La koncepto « komunumo » multe evoluis tra la historio. Ĝenerale ĝi rilatas al la ebleco konstrui solidarecan grupon kiu ebligas al la individuoj eskapi el la socia izoliĝo. Laŭ la morala filozofio, ĝi rilatas al komunaj valoroj vaste disvastigitaj inter tiuj individuoj. Fine, laŭ politika perspektivo ĝi videbligas la aktivan partoprenon de individuoj rilate al komuna celo (Honneth, 2004). Tiuj komunumoj laŭ la politika vidpunkto kelkfoje kreiĝas kontraŭ la socio aŭ la hegemonia potenco.
Dum tiu prezento, mi klarigos kelkajn teoriojn rilate al komunumoj tra la Esperanta ekzemplo. Mi ankaŭ montros kiel la faciligo de virtualaj ligoj ekde la 80aj jaroj influis la koncepton « komunumo » rilate al transnacieco. Tio malfermos diskuton pri kiel la nuna virtualigo de niaj renkontiĝoj kaŭzita de la Kovim-19-pandemio influas (aŭ ne) la Esperantan komunumon kaj ties membrojn.
Повторяем попытку...
Доступные форматы для скачивания:
Скачать видео
-
Информация по загрузке: