i.d.c. - Perfekta Ferio
Автор: i. d.c.
Загружено: 2018-05-18
Просмотров: 5975
Описание:
Perfekta ferio is the 9st track on the album by i.d.c. "La Granda Aventuro", which has been released on 13.01.2017.
The video was shot in Mykonos and Offenbach am Main.
You can stream the whole album, and buy it (vinyl anyone?) at http://initialsdc.bandcamp.com and http://vinilkosmo-mp3.com
Perfekta ferio estas la 9a kanzono el la esperanto albumo de i.d.c. "La Granda Aventuro'", kiu aperis la 13.01.2017.
La video estis filmita en Mykonos kaj Offenbach am Main.
La tuta albumo estas aŭskultebla kaj aĉetebla (ankaŭ vinile!) ĉe http://initialsdc.bandcamp.com kaj http://vinilkosmo-mp3.com
© Éric Languillat
Sen ŝton’ sur la plaĝ’
Sen pluv’ dum vojaĝ’
Estus ĉio perfekta
Sen kul’ en arbar’
Meduz’ en la mar’
Estus ĉio perfekta
Longa vic’ en staci’
Ĉiam kaŭzo de eta ĝen’
Kaj ĉio pri kiu diras mi
Viv’ pli dolĉus sen!
Sed la bela feri’
Ne nur plenas je mia plend’
Kun mil kaj unu okazoj
Ridi pri mi mem
Oh ĉiam restas ja difekto
Nenio estas ja perfekta
Sed eĉ se havus mi elekton
Ne estus ŝanĝ’
Sen nub’ en pejzaĝ’
Sen vund’ sub bandaĝ’
Estus ĉio perfekta
Sen ŝvit’ en harar’
Kun map’ sen erar’
Estus ĉio perfekta
Muzikaĉ’ en radi’
Ĉiam kaŭzo por eta ĝem’
Kaj ĉio pri kiu diras mi
Viv’ pli dolĉus sen!
Sed belegas feri’
Sur la vojo kaj sub’ la tend’
Kun mil kaj unu okazoj ridi pri ni mem
Ĉar ĉiam restas ja difekto
Nenio estas ja perfekta
Sed eĉ se havus mi elekton
Ne estus ŝanĝ’
Повторяем попытку...
Доступные форматы для скачивания:
Скачать видео
-
Информация по загрузке: